Ni invitas vin al semajnfino FARE
kun radikala feminisma ideo:
ni invitas vin ripozi!
Dum la 20-a kaj 23-a de marto en 2025 en Halbe gastigos nin la Esperanto-stacio por kelkaj
tagoj da babilado, amuziĝo, tempo en naturo, ripozigaj aktivaĵoj.
Ni pensas, ke virinoj kontribuas multe al la Esperanto-movado kaj ili meritas apartan
semajnfinon kiu donas la eblecon pasigi tempon en agrabla loko kun afablaj homoj.
La evento estas laŭinvita kaj ni antaŭpreparas specialan ripozigan, feminisman programon.